Psalms 104


1Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,
De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
2Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto,
Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
3Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn,
Kiu faras la nubojn Lia veturilo;
Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
4Kiu faras la ventojn Liaj senditoj,
Flamantan fajron Liaj servantoj;
5Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj,
Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
6La abismon Vi kovris kiel per vesto,
Sur la montoj staras akvo;
7De Via minaco ĝi kuras,
De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
8Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn,
Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
9Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos,
Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.
10Vi sendas fontojn al la riveroj,
Kiuj iras inter montoj;
11Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn;
Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
12Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj,
El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
13Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj;
Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
14Vi kreskigas herbon por la bruto,
Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo,
Por elirigi panon el la tero.
15Kaj la vino gajigas la koron de la homo,
La vizaĝo brilas de la oleo,
Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
16Satiĝas la arboj de la Eternulo,
La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
17Kaj tie nestas birdoj;
Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
18La altaj montoj estas por la ibeksoj,
La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.
19Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo;
La suno scias sian subiron.
20Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto,
Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
21La leonidoj krias pri rabakiro,
Por peti de Dio sian manĝaĵon.
22Kiam leviĝas la suno,
Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
23Eliras homo por sia okupiĝo,
Por sia laboro ĝis la vespero.
24Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Ĉion Vi faris kun saĝo;
La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
25Jen la maro, granda kaj vasta:
Tie estas rampaĵoj sennombraj,
Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
26Tie iras ŝipoj;
Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
27Ĉiuj ili atendas de Vi,
Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
28Vi donas al ili, ili kolektas;
Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.
29Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas;
Vi forprenas ilian spiriton,
Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
30Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas;
Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.
31Gloro al la Eternulo estu eterne;
La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
32Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas;
Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.
33Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos;
Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
34Agrabla estu al Li mia meditado;
Mi ĝojos pri la Eternulo.
35Malaperu pekuloj de sur la tero,
Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Haleluja!
Copyright information for Esperanto